TRAKTATO PRI ESTIGO DE EŬROPA KONSTITUCIO
 
 

Propono
 
 

PREAMBLO





Xρώμεθα γάρ πολιτεία ... καί όνομα μέν διά τό μή ές ολίγους áλλ’ ές πλείονας οικεiν δημοκρατία κέκληται.

Ni vivas laŭ tia konstitucio, kies nomo - ĉar la povo estas en la manoj ne de kelkaj homoj, sed de la majoritato - estas demokratio.

                                                                                                                                              Tucidido  II.37
 

Konscie, ke Eŭropo estas tia kontinento, kiu servis kiel naskiĝloko de la civilizacio; ke ĝiaj loĝantoj, alvenintaj ĉi tien en sinsekvaj ondoj ekde la homaraj pratempoj, laŭgrade kreis la bazajn valorojn de la humanismo: egalecon de personoj, liberecon kaj respekton al racio,

Inspirate de la kultura, religia kaj humanisma tradicio de Eŭropo, pere de kies valoroj, ĉiam ĉeestantaj en tiu heredaĵo, fariĝis organika parto de la socia vivo rekoni la centran rolon de la homa personeco, la netuŝeblajn kaj neforpreneblajn rajtojn de la individuaj homoj kaj la respekton de la leĝoj,

Kredante, ke la reunuiĝinta Eŭropo - por la bono de ĉiuj siaj loĝantoj, inkluzive la plej malfortajn kaj helpbezonajn - ankaŭ en la estonto deziras plu iri sur tiu ĉi vojo de la civilizacio, progreso kaj prospero; ke ĝi volas resti tia kontinento, kiu estas malfermita al la kulturo, scio kaj socia progreso; ke ĝi deziras pliintensigi la demokratan kaj travideblan karakteron de sia publika vivo, kaj tutmonde agadi por la paco, justeco kaj solidareco,

Gvidate de la konvinko, ke la popoloj de Eŭropo - restante fieraj pri siaj naciaj identecoj kaj historioj - decidis superi siajn praajn dividiĝojn, kaj por elformi komunan destinon ili unuiĝas pli strikte ol iam ajn,

Konvinkiĝinte, ke Eŭropo tiamaniere  “unuiĝinta en sia diverseco”  proponas por ili la plej bonan ŝancon al efektivigo de tiu grandioza entrepreno, fare de kiu  ĉi tiu areo - apud respekto de la rajtoj de ĉiuj individuoj kaj konsciante sian respondecon pri la estontaj generacioj kaj pri la futuro de la Tero - fariĝas speciala areo de espero de la homaro,

Dankemaj al la membroj de la Eŭropa Konvento pro la ellaboro de tiu ĉi Konstitucio nome de la civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo,

[Kiuj interŝanĝinte siajn plenrajtigilojn, agnoskitajn en bona kaj konvena ordo, konsentis pri la sekvantaj dispozicioj:]

*************************************************************************
Karaj Legantoj!

Sur nia hejmpaĝo Vi povas legi la provizoran Konstitucion de la Eŭropa Unio.
Ni havis du ĉefajn celojn, kiam ni komencis la esperantigon de tiu ĉi grava dokumento.
Unue: ni volas informi la esperanto-parolantojn de Eŭropo kaj de la tuta Mondo pri la nun ampleksiĝanta Eŭropa Unio.
Due: ni ŝatus informi pri la interetna pontolingvo Esperanto la decidofarantojn de la Eŭropa Unio kaj de niaj landaj parlamentoj. Ni proponas al ili la instruadon de Esperanto, kiel la unua fremda lingvo en ĉiuj elementaj lernejoj de la Eŭropa Unio.  Helpe de Esperanto la infanoj facile akirus kapablon al la lernado de ĉiuj, aliaj lingvoj. Tiamaniere post kelkaj jardekoj ĉiuj eŭropaj civitanoj povus egalrajte paroli unu kun la alia, - kaj kun ĉiuj esperantlingve parolantaj homoj de la Mondo.
Ni alvokas la atenton de niaj, karaj, alinaciaj Legantoj, ke tiu ĉi teksto estas tradukita el la hungara varianto, - ĉar ĝi servas la eldonon de paralela, hungara-esperanta teksto - , kaj tiel ĝi ne ĉiam estas en laŭvorta akordo kun la aliaj, nacilingvaj versioj de la Konstitucio.
Viaj kritikoj, rimarkoj kaj konsiloj estas bonvenaj!
Elkore dankas Vian atenton kaj interesiĝon la membroj de nia Tradukista Laborgrupo:
Pálma CSISZÁR, István ERTL, Dafydd ap FERGUS, Ottó HASZPRA, Imre HEGEDŰS, Sándor HORVÁTH, István MÉSZÁROS, Lajos MOLNÁR, László MOLNÁR, Thierry SALOMON, János SÁRKÖZI, Péter TIHANYI, Balázs WACHA

Nia retadreso estas: ludoviko@freemail.hu
Nia poŝta adreso estas: D-ro Ludoviko Molnár,
Budapest, Kelenhegyi u.81.
H-1118

*************************************************************************