II-35. artikolo: Sanprotektado

Ĉiu havas rajton pri uzado de preventa sanitara prizorgado, kaj pri kuracado, laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la naciaj juraj normoj kaj praktikoj. Dum la determinado kaj plenumo de ĉiuj uniaj politikoj kaj agoj oni devas garantii la altan nivelon de la homa sanprotektado.

II-36. artikolo: Aliro al priservadoj de ĝenerala ekonomia intereso

La Unio agnoskas kaj respektas  la aliron al priservadoj de ĝenerala ekonomia intereso por antaŭenigo de la sociala kaj teritoria kohereco de la Unio laŭ la naciaj juraj normoj kaj praktikoj kaj en akordo kun la Konstitucio.

II-37. artikolo: Medioprotektado

Oni devas integri la altnivelan medioprotektadon kaj la plibonigon de kvalito de la medio en la uniajn politikojn, kaj oni devas garantii ilian realiĝon en akordo kun la principo de la daŭripova evoluo.

II-38. artikolo: Protekto de konsumantoj

Oni devas garantii en la politikoj de la Unio la altan nivelon de la protekto de konsumantoj.

V. TITOLO: CIVITANAJ RAJTOJ

II-39. artikolo: Aktiva kaj pasiva elektorajto en la eŭropaj parlamentaj elektadoj

Ĉiu unia civitano havas elektorajton kaj estas elektebla en la eŭropaj parlamentaj elektoj de la membroŝtato, kie sia loĝloko estas, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato.

La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektataj surbaze de rekta kaj ĝenerala elektorajto, en liberaj kaj sekretaj elektadoj.

II-40. artikolo: Aktiva kaj pasiva elektorajto  en la komunumaj elektadoj

Ĉiu unia civitano havas elektorajton kaj estas elektebla en la komunumaj elektoj de la membroŝtato, kie sia loĝloko estas, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato.

II-41. artikolo: La rajto pri konvena aferaranĝado

Ĉiu havas rajton pri aranĝado de siaj aferoj fare de institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio, sen influiteco, honeste kaj ene de racia tempodaŭro.

Tiu ĉi rajto inkluzivas:

ĉies rajton pri tio, ke li/ŝi estu aŭskultata antaŭ la eldiro  de individuaj disponoj lin/ŝin tuŝantaj malavantaĝe,

-        ĉies rajton pri enrigardo en la registron lin/ŝin koncernantan, ĉe respekto de laŭleĝaj interesoj al konfidenca datummanipulado kaj al la fakaj kaj negocaj sekretoj,

-       tiujn devontigojn de la administraj organoj, ke ili prezentu la motivojn de siaj decidoj.
(3)     Ĉiu havas rajton pri tio, ke la Unio kompensu por li/ŝi la damaĝojn kaŭzitajn fare de siaj institucioj kaj dungitoj dum plenumo de ilia tasko, surbaze de la komunaj, ĝeneralaj principoj fiksitaj en la juro de la membroŝtatoj.

(4)     Ĉiu havas eblecon sin turni skribe en iu ajn lingvo de la Konstitucio al la institucioj de la Unio, kaj en la sama lingvo ricevi respondon.

II-42. artikolo: Rajto pri aliro al la dokumentoj

Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta loĝlokon aŭ rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas aliri al la dokumentoj de la institucioj, organoj, oficejoj aŭ agentejoj de la Unio, sendepende de ilia formo.

II-43. artikolo: Mediaciisto

Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta loĝlokon aŭ rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas sin turni al la mediaciisto de la Unio okaze de oficaj misuzoj prezentiĝantaj dum la aktiveco de la institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio, - escepte de la Kortumo kaj la Tribunalo, agantaj en siaj jurisdikciaj agosferoj.

II-44. artikolo: La rajto pri peticio

Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta loĝlokon aŭ rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas prezenti peticion al la Eŭropa Parlamento.

II-45. artikolo: Libera moviĝo kaj restado

Ĉiu unia civitano rajtas libere moviĝi kaj restadi en la teritorio de la membroŝtatoj.

En la senco de la Konstitucio la libereco de moviĝo kaj restado estas garantiebla ankaŭ por tiuj civitanoj de tria lando, kiuj legitime restadas sur la teritorio de la membroŝtatoj.

II-46. artikolo: Diplomatia kaj konsula protekto

Kiu ajn civitano de la Unio rajtas uzi la protekton de la diplomatiaj aŭ konsulaj instancoj de iu ajn membroŝtato sur la teritorio de tia tria lando, kie la membroŝtato laŭ lia/ŝia ŝtataneco ne havas reprezentejon, laŭ la samaj kondiĉoj kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato.

VI. TITOLO: JURISDIKCIO

II-47. artikolo: La rajto pri efika, jura revizio kaj honesta, tribunala debato

Ĉiu, kies rajtoj kaj liberecoj garantiitaj fare de la juro de la Unio estis ofenditaj, okaze de la kondiĉoj difinitaj en tiu ĉi artikolo, antaŭ la tribunalo havas rajton pri efika, jura revizio.

Ĉiu havas rajton pri tio, ke sian aferon la pli frue, fare de la leĝo estigita, sendependa kaj neŭtrala tribunalo pritraktu honeste, publike kaj ene de racia tempodaŭro. Oni devas garantii por ĉiuj la eblecon por uzi konsultiĝon, defendon kaj reprezentadon.

Por tiuj, kiuj ne havas sufiĉajn rimedojn, oni devas doni juran helpon, se tiu ĉi helpo estas bezonata al la efika uzo de la jurisdikcio.

II-48. artikolo: La hipotezo de senkulpeco kaj la rajto pri defendo

    Oni devas supozi senkulpa ĉiujn suspektatajn personojn, ĝis kiam ilia kulpeco ne estos konstatita konvene al la leĝo.

       Oni devas garantii por ĉiu suspektato la respekton de lia/ŝia rajto pri la defendo.

II-49. artikolo: La principoj de la leĝeco kaj proporcieco de la krimagoj kaj punoj

Neniu estu kondamnita pro tia krimago aŭ neglektado, kiu dum la krimfaro surbaze de la hejmlanda aŭ internacia juro ne estis krimago. Tiel same oni ne povas surmeti pli severan punon, ol kiu estis aplikebla en la tempo de la krimfaro. Se post la efektivigo de iu krimago la leĝo ordonas surmeti pli mildan punon, oni devas apliki la pli mildan punon.

(2)     Tiu ĉi artikolo ne ekskludas la alkondukon antaŭ la tribunalon kaj la punadon de iu persono pro tia krimago aŭ neglektado, kiu en la tempo de la efektivigo estis krimago laŭ la ĝeneralaj principoj rekonitaj fare de la komunumo de la nacioj.
 
(3)     La severeco de la punoj ne povas esti senproporcia, kompare al la krimago.

II-50. artikolo: Malpermeso de la duobla procedurigo kaj duobla puno
Neniu estu procedurigita aŭ punita pro tia krimago, pro kiu li/ŝi en la Unio en la senco de la leĝo jam estis valide absolvita aŭ kondamnita.
 

VII. TITOLO: ĜENERALAJ DISPOZICIOJ KONCERNE LA INTERPRETADON KAJ APLIKON DE LA ĈARTO

II-51. artikolo: Aplikokampo

La adresitoj de la dispozicioj de tiu ĉi ĉarto - ĉe konvena konsidero de principo de la subsidiareco - estas la institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio, kaj la membroŝtatoj tiagrade, kiel ili plenumas la juron de la Unio. Konforme al tio ili respektas la rajtojn kaj principojn inkluditajn en tiu ĉi ĉarto, en sia agosfero kaj ene de  la limoj de agorajtoj havigitaj al la Unio en la ceteraj partoj de la Konstitucio, kaj antaŭenigas la aplikadon de tiuj.

Tiu ĉi ĉarto ne ampleksigas la aplikokampon de la unia juro trans la agorajtojn de la Unio, krome ne kreas novajn agorajtojn aŭ taskojn por la Unio, kaj ne modifas la agorajtojn kaj taskojn difinitajn en la ceteraj partoj de la Konstitucio.

II-52. artikolo: La amplekso kaj interpretado de la juroj kaj principoj

La praktikado de la rajtoj kaj liberecoj rekonitaj en tiu ĉi ĉarto restrikteblas nur en leĝo kaj ĉe respekto de la esenca enhavo de tiuj ĉi rajtoj. Atente pri la principo de la proporcieco ilia restrikto eblas nur en tiu okazo, se ĝi estas neforlasebla kaj efektive servas la ĝeneralinteresajn celdifinojn rekonitajn de la Unio, aŭ la defendon de rajtoj kaj liberecoj de aliuloj.

(2)     La rajtoj rekonitaj en la ĉarto kaj reglamentitaj en la ceteraj partoj de la Konstitucio  estas praktikeblaj nur  ĉe kondiĉoj kaj limigoj difinitaj en la konvena parto.

(3)     Se tiu ĉi ĉarto  enhavas tiujn rajtojn, kiuj konvenas al la rajtoj garantiitaj en la eŭropa interkonsento pri defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, tiam la enhavon kaj amplekson de tiuj ĉi rajtoj  oni devas konsideri identaj kun tiuj, kiuj troviĝas en la menciita interkonsento. Tiu ĉi dispozicio ne malhelpas, ke la juro de la Unio donu pli ampleksan defendon.

(4)     Se ĉi tiu ĉarto rekonas fundamentajn rajtojn devenantajn el la komunaj, konstituciaj tradicioj de la membroŝtatoj, tiam oni devas interpreti tiujn ĉi rajtojn en akordo kun tiuj tradicioj.

La dispozicioj de ĉi tiu ĉarto inkludantaj bazajn principojn estas efektivigeblaj pere de leĝdonaj kaj plenumaj aktoj alprenitaj fare de la institucioj kaj organoj de la Unio dum praktikado de siaj agorajtoj, kaj pere de juraj aktoj alprenitaj fare de la membroŝtatoj por plenumi la unian juron. Oni povas invoki ĉi tiujn dispoziciojn antaŭ la tribunalo nur okaze de interpretado aŭ prijuĝo de la legitimeco de ĉi tiuj juraj aktoj.

(6)     Oni devas plene konsideri la naciajn jurajn normojn kaj praktikojn laŭ la difinoj en ĉi tiu ĉarto.

II-53. artikolo: La nivelo de la protekto

Neniu el la dispozicioj de ĉi tiu ĉarto estas interpretebla tiel, ke ĝi restriktas aŭ tuŝas malavantaĝe tiujn homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn, kiujn - en siaj aplikokampoj - rekonas la juro de la Unio, la internacia juro, la konstitucioj de la membroŝtatoj, krome la internaciaj traktatoj ligitaj ĉe partopreno de la Unio kaj ĉiuj membroŝtatoj, inkluzive la eŭropan interkonsenton pri la protekto de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.

II-54. artikolo: La malpermeso de la misuzo per la rajto

Neniu el la dispozicioj de ĉi tiu ĉarto estas interpretebla tiel, ke ĝi garantius iun ajn rajton por daŭrigi aŭ efektivigi tian agadon, kiu celas al ofendo de rajtoj kaj liberecoj agnoskitaj en ĉi tiu ĉarto, aŭ al ilia pli grandmezura limigo ol la ĉi tie difinita.