II. PARTO

ĈARTO DE FUNDAMENTAJ  RAJTOJ  DE  LA  UNIO

PREAMBLO

 La popoloj de Eŭropo, kreante ĉiam pli proksiman unuiĝon inter si, decidis interdividi pacan estontecon surbaze de komunaj valoroj.

Konscie pri sia spirita kaj morala heredaĵo, la Unio baziĝas sur la nedisigeblaj, universalaj valoroj de la homa digno, libereco, egaleco kaj solidareco, ĝi apogas sin sur la principoj de la demokratio  kaj konstitucia ŝtateco. Ĝi starigas la  individuon en la centron de sia agado, estigante la unian civitanecon  kaj kreante  areon de validiĝo de la libereco, sekureco kaj justo.

La Unio kontribuas al la konservado kaj pluevoluigo de ĉi tiuj komunaj valoroj samtempe respektante la diversecon de  kulturoj kaj tradicioj de la eŭropaj popoloj,  la naciajn identecojn de la membroŝtatoj kaj la organizon de iliaj publikaj aŭtoritatoj je naciaj, regionaj kaj lokaj niveloj; ĝi celas antaŭenigi ekvilibrigitan kaj daŭripovan evoluon kaj ebligas la liberan moviĝon de personoj, varoj, servoj kaj kapitalo, kaj la liberecon de ekloĝo.

Tiucele estas necese plifortigi kaj deklari en ĉarto la fundamentajn rajtojn laŭ la sociaj ŝanĝoj, socia progreso kaj la scienca kaj teknologia evoluo.

Ĉi tiu Ĉarto konfirmas, kun konvena atento al  agosferoj kaj taskoj de la Unio kaj al la principo de la subsidiareco tiujn rajtojn, kiuj sekvas precipe el la komunaj konstituciaj tradicioj kaj internaciaj devontigoj de la membroŝtatoj, el la eŭropa interkonsento  pri la defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, el la socialaj ĉartoj alprenitaj fare de la Komunumo kaj la Konsilio de Eŭropo, krome el la kazojuro de Kortumo de la Unio kaj de la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj.

La praktikado de ĉi tiuj rajtoj implicas la respondecon kaj devojn koncerne la aliajn personojn, la homan komunumon kaj la estontajn generaciojn.

Pro tio la Unio agnoskas la rajtojn, liberecojn kaj principojn deklaritajn ĉi sube.
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

I. TITOLO:  DIGNO

II-1. artikolo: Homa digno

La homa digno estas netuŝebla. Ĝi estas respektenda kaj protektenda.

II-2. artikolo: Rajto pri la vivo

Ĉiu homo havas rajton pri la vivo.

(2) Neniu povas esti  kondamnita al morto aŭ ekzekutita.

II-3. artikolo: Rajto pri la persona nedifektebleco

     Ĉiu havas rajton pri la korpa kaj spirita nedifektebleco.

     En la kampoj de medicino kaj biologio precipe la sekvaj estas  respektendaj:

     la netrudita kaj informita konsento de la koncerna homo, laŭ la procedoj preskribitaj en  la
           leĝo,

la malpermeso de eŭgenikaj praktikoj, precipe tiuj celantaj la selekton de personoj,

la malpermeso fari el la homa korpo kaj ĝiaj partoj fonton de profito,

(d)      la malpermeso de la reprodukta klonado de homaj estaĵoj.
 

II-4. artikolo: La malpermeso  de torturo kaj malhumana aŭ humiliga traktado kaj puno

Neniu suferu torturon, malhumanan aŭ humiligan traktadon aŭ punon.

II-5. artikolo: La malpermeso  de sklaveco kaj  punlaboro

Neniu estu tenata en sklaveco aŭ  servisteco.

(2).     Neniu devu fari punlaboron aŭ  devigan laboron.

(3)      Vendado/aĉetado de homaj estaĵoj estas malpermesata.

II. TITOLO:  LIBERECOJ

II-6. artikolo: Rajto pri libereco kaj sekureco

Ĉiu havas rajton pri libereco kaj persona sekureco.

II-7. artikolo: Respekto de la privata kaj familia vivo

Ĉiu havas rajton pri respekto de sia privata kaj familia vivo, hejmo kaj de siaj amikaj rilatoj.

II-8. artikolo: Protekto de la personaj datumoj

Ĉiu havas rajton pri la protekto de siaj personaj datumoj.

(2)   Oni povas manipuli tiajn datumojn nur honeste kaj bonafide por difinitaj celoj, surbaze de konsento de la koncerna homo, aŭ pro iu alia, rajta, laŭleĝa kaŭzo. Ĉiu havas rajton pri ekkono kaj korektigo de la datumoj kolektitaj pri si.

(3)     Sendependa aŭtoritato kontrolas la respekton de ĉi tiuj reguloj.

II-9. artikolo: Rajto pri geedziĝo kaj fondo de familio

Oni devas garantii la rajton pri geedziĝo kaj fondo de familio laŭ la naciaj leĝoj reglamentantaj la praktikadon de ĉi tiuj rajtoj.

II-10. artikolo: Libereco de penso, konscienco kaj religia kulto

Ĉiu havas rajton pri libereco de penso, konscienco kaj religia kulto. Ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon al ŝanĝo de religio aŭ konvinko,  kaj la esprimon de la religio aŭ konvinko kaj individue, kaj kolektive, kaj antaŭ publiko, kaj en la privata vivo, dum diservo, edukado kaj ceremonio.

Oni devas rekoni la rajton pri rifuzo de la militservo pro konsciencaj kaŭzoj, laŭ la naciaj leĝoj reglamentantaj la praktikadon de tiu ĉi rajto.
 

II-11. artikolo: La libereco de opiniesprimo kaj informiĝo

Ĉiu havas rajton pri libereco de opiniesprimo. Tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon de opinikreado  kaj la liberecon de ekkono kaj publikigo de informoj kaj ideoj senkonsidere al landlimoj kaj sen tio, ke iu oficiala organizo povus enmiksiĝi.

Oni devas respekti la liberecon kaj diversecon de la amaskomunikado.

II-12. artikolo: La libereco de kunvenado kaj asociiĝo

Ĉiu havas rajton pri libereco de paca kunvenado kaj pri asociiĝo kun aliaj personoj sur iu ajn nivelo kaj precipe en politikaj, sindikataj kaj civilaj aferoj, inkluzive ĉies rajton pri fondo de kaj aliĝo al sindikato por protekti siajn interesojn

(2)     La politikaj partioj je unia nivelo kontribuas al esprimo de politika volo de la uniaj civitanoj.

II-13. artikolo: La libereco de arta kaj scienca vivo

La arto kaj la scienca esploro estas liberaj. La libereco de la scienca vivo estu respektata.
 

II-14. artikolo: La rajto pri edukado

Ĉiu havas rajton pri edukado kaj partopreno en profesia trejnado kaj pluperfektigo.

Ĉi  tiu rajto inkluzivas la eblecon  de  senpaga  partopreno  en  la  deviga edukado.

(3)     Konforme al la naciaj juraj normoj reglamentantaj la praktikadon de ĉi tiuj rajtoj kaj liberecoj, oni devas respekti la liberecon de fondo de edukaj institucioj konsiderante la demokratajn principojn,  krome la rajton de la gepatroj certigi por siaj infanoj konvenan edukadon laŭ siaj religiaj, mondkonceptaj aŭ pedagogiaj konvinkoj.

II-15. artikolo: La libereco de elekto de la okupiĝo kaj rajto pri laborprenado

Ĉiu havas rajton pri laborprenado kaj praktikado de libere elektita aŭ akceptita okupiĝo.

 La uniaj civitanoj havas rajton pri libera serĉado de posteno, laborprenado, ekloĝo kaj servodonado en iu ajn membroŝtato de la Unio.

Ŝtatanoj de triaj landoj, kiuj disponas pri permeso de laborprenado sur teritorio de la membroŝtatoj, havas rajton pri la samaj laborkondiĉoj, kiujn havas la uniaj civitanoj.

II-16. artikolo: La libereco de la entreprenado

Oni devas rekoni la liberecon de la entreprenado konforme al la unia juro kaj al la naciaj juraj normoj kaj praktikoj.

II-17. artikolo: La rajto pri proprietaĵo

Ĉiu havas rajton posedi, uzi, disponi kaj herede postlasi sian laŭleĝe akiritan proprietaĵon. Neniu povas esti senigita de sia proprietaĵo,escepte se ĝi okazas pro la publika intereso, en okazo kaj kun kondiĉoj preskribitaj en leĝo, ĉe kompenso pro la suferita perdo pagita en deca tempo kaj per laŭmerita monsumo. Oni povas reglamenti la uzon de la proprietaĵo per leĝo, en mezuro necesigita fare de la ĝenerala intereso.

La intelekta proprietaĵo ĝuas protekton.

II-18. artikolo: Azilrajto

Oni devas garantii la azilrajton en akordo kun dispozicioj de la Ĝeneva Konvencio (la 28-an de julio, 1951.) kaj de la Protokolo (la 31-an de januaro,1967.) pri la jura statuso de  rifuĝintoj, kaj kun la Konstitucio.

II-19. artikolo: Protekto kontraŭ la elloĝigo, elpelo kaj ekstradicio

La kolektiva elpelo estas malpermesata.

Neniu povas esti elloĝigita, elpelita aŭ ekstradiciita en tian ŝtaton,  kie lin/ŝin grave minacas la danĝero esti kondamnita al morto, turmentita aŭ submetita al alia, malhumana traktado aŭ puno.
 

III. TITOLO: EGALECO

II-20. artikolo: Egaleco antaŭ la leĝo

Ĉiu estas egala antaŭ la leĝo.

II-21. artikolo: Malpermeso de la diskriminacio

Ĉiu diskriminacio, tiel precipe la diskriminacio surbaze de sekso, raso, haŭtkoloro, etna aŭ socia deveno, genetika eco, lingvo, religio aŭ konvinko, politika aŭ alia opinio, aparteno al nacia malplimulto, proprietaĵo, naskiĝo, handikapiteco, aĝo aŭ seksa orientiĝo estas malpermesita.

En la aplikokampo de la Konstitucio kaj sen ofendo de la specialaj dispozicioj fiksitaj en ĝi, ĉiu diskriminacio surbaze de ŝtataneco estas malpermesita.

II-22. artikolo: Kultura, religia kaj lingva  diverseco

La Unio respektas la kulturan, religian kaj lingvan diversecon.

II-23. artikolo: Egaleco inter viroj kaj virinoj

Oni devas garantii la egalecon inter viroj kaj virinoj sur ĉiu kampo, tiel ankaŭ sur la kampoj  de la dungado, laborplenumo kaj salajro.

La principo de la egaleco ne obstaklas la kreadon kaj konservadon de dispozicioj garantiantaj specialajn avantaĝojn por la sekso reprezentita en pli malalta proporcio.

II-24. artikolo: La rajtoj de infanoj

La infanoj havas rajton pri la protekto kaj prizorgado, bezonataj al ilia bonstato. La infanoj rajtas libere prezenti sian opinion. Ilia opinio devas esti konsiderata en aferoj ilin koncernantaj, konvene al ilia aĝo kaj matureco.

(2)     En la agado de instancoj kaj privataj institucioj konekse kun infanoj la primara vidpunkto devas esti la intereso de la infanoj, super ĉio alia.

(3)     Ĉiu infano havas rajton daŭrigi regulan, personan kaj rektan rilaton kaj kun sia patro kaj kun sia patrino, escepte se ĝi kontraŭas siajn interesojn.

II-25. artikolo: La rajtoj de maljunuloj

La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la maljunuloj pri digna kaj memstara vivo, kaj pri partopreno en la socia kaj kultura vivo.

II-26. artikolo: La akomodiĝo de handikapuloj

La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de handikapuloj, ke oni kreu por ili tiajn disponojn, kies celo estas la garantio de ilia memstareco, socia kaj okupa akomodiĝo kaj partopreno en la komunuma vivo.

IV. TITOLO: SOLIDARECO

II-27. artikolo: La rajto de laborprenantoj pri la informado kaj konsultado ĉe la entrepreno

Por laborprenantoj kaj siaj reprezentantoj oni devas garantii la informadon kaj konsultadon sur konvena nivelo kaj en deca tempo, konforme al la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj.

II-28. artikolo: La rajto pri kolektiva traktado kaj ago

Konforme al la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj, la laborprenantoj, labordonantoj, respektive  iliaj organizoj havas rajton daŭrigi kolektivajn traktadojn sur konvena nivelo kaj ligi kolektivajn kontraktojn, krome okaze de interpuŝiĝo de interesoj por defendi siajn interesojn agi komune, inkluzive ankaŭ la strikon.

II-29. artikolo: La rajto pri uzado de dungoficejaj servoj

Ĉiu havas rajton pri uzado de senpagaj servoj de laborpera agentejo.

II-30. artikolo: Protekto  kontraŭ  senmotiva  maldungo

En akordo kun la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj ĉiu laborprenanto havas rajton pri la protekto kontraŭ senmotiva maldungo.

II-31. artikolo: Honestaj kaj justaj laborkondiĉoj

Ĉiu laborprenanto havas rajton pri laborkondiĉoj respektantaj sian sanon, sekurecon kaj dignon.

Ĉiu laborprenanto havas rajton pri la difino de la supra limo  de  labortempo, pri la ĉiutaga kaj ĉiusemajna ripoztempo, krome pri la ĉiujara pagata ferio.

II-32. artikolo: La malpermeso de la infanlaboro kaj la laboreja protekto de gejunuloj

La dungado de infanoj estas malpermesata. La malsupra aĝlimo de la dungado - sen ofendo de reguloj pli favoraj por la gejunuloj kaj kun limigitaj esceptoj - ne povas esti pli malalta ol la supra limo de la lernejana aĝo.

Oni devas garantii por la junaj laborprenantoj laborkondiĉojn konvenajn al ilia aĝo, protekti ilin kontraŭ la ekonomia ekspluatado kaj de ĉiu laboro, kiu povas ofendi ilian sekurecon, sanon, fizikan, spiritan, moralan, socialan evoluon, aŭ povas konflikti kun ilia edukado, instruado.

II-33. artikolo: Familio kaj laboro

La familio ĝuas juran, ekonomian kaj socialan protektojn.

Por konformigi la familion kaj la profesian laboron ĉiu havas rajton pri protekto kontraŭ maldungo lige al patrineco, krome ĉiu rajtas pri pagata akuŝa kaj infaneduka ferio post nasko aŭ adoptado de infano.

II-34. artikolo: Sociala sekureco kaj sociala helpo

(1)     Konforme al la reguloj determinitaj fare de la unia juro, la naciaj juraj normoj kaj praktikoj, la Unio agnoskas kaj respektas la rajtigitecon pri la socialaj sekurecaj provizadoj kaj socialaj priservadoj, kiuj donas ŝirmon okaze de patrineco, malsano, laborloka akcidento, bezono al prizorgado aŭ maljuna aĝo, krome okaze de perdo de laborloko.

(2)    Konforme al la unia juro, la naciaj juraj normoj kaj praktikoj, ĉiu persono laŭleĝe havanta loĝlokon ene de la Eŭropa Unio, kaj laŭleĝe ŝanĝanta sian restadlokon, rajtas pri socialaj sekurecaj provizadoj kaj socialaj favoraĵoj.

(3)     En akordo kun la reguloj de la unia juro, la naciaj juraj normoj kaj praktikoj, por forigi la socialan ekskludon kaj malriĉecon, la Unio  agnoskas kaj respektas la rajton pri sociala kaj loĝeja subtenoj celantaj la honestan ekzistadon okaze de ĉiuj, kiuj ne havas kontentigajn rimedojn por ties realigo.