I-34. artikolo: Aktoj ne leĝdonaj

(1) En okazoj menciitaj en la artikoloj I-35. kaj I-36., kaj en okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, la Konsilio de Ministroj kaj la Komisiono alprenas eŭropajn dekretojn kaj eŭropajn decidojn. En apartaj okazoj difinitaj en la Konstitucio, la Eŭropa Konsilio alprenas eŭropajn decidojn. La Eŭropa Centra Banko, se la Konstitucio ĝin aparte rajtigas je tio, povas alpreni eŭropajn dekretojn kaj eŭropajn decidojn.

(2) La Konsilio de Ministroj, la Komisiono kaj la Eŭropa Centra Banko povas alpreni rekomendojn, se la Konstitucio rajtigas ilin je tio.

I-35. artikolo: Dekretoj baziĝantaj sur rajtigo

(1) En eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj oni povas doni rajtigon por la Komisiono al kreo de tiaj dekretoj baziĝantaj sur rajtigo, kiuj kompletigas aŭ modifas iujn ne bazajn dispoziciojn de leĝoj aŭ kadroleĝoj.

En la leĝoj kaj kadroleĝoj enhavantaj la rajtigon oni devas unusence difini la celon, enhavon, aplikosferon kaj tempodaŭron de la rajtigo. Oni ne povas doni rajtigon rilate al bazaj elementoj de la koncerna reguligata tereno. Tiuj estas reguligeblaj ekskluzive en leĝo aŭ kadroleĝo.

(2) En la eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo oni devas unusence difini la kondiĉojn de apliko de la rajtigo. Kadre de tiuj kondiĉoj estas preskribebla, ke:

– la Eŭropa Parlamento aŭ la Konsilio de Ministroj povas decidi, ke ili retiras la rajtigon;

– la dekreto baziĝanta sur rajtigo povas ekvalidiĝi nur se la Eŭropa Parlamento aŭ Konsilio de Ministroj ne starigas obĵeton dum preskribita tempo, difinita en leĝo aŭ kadroleĝo.

Ĉe apliko de la antaŭa franca alineo la Eŭropa Parlamento proceduras per plimulto de siaj membroj, la Konsilio de Ministroj per kvalifikita plimulto.

 

I-36. artikolo. Plenumaj aktoj

(1) La membroŝtatoj alprenas en siaj naciaj juroj la disponojn, necesajn por plenumo de la devigaj uniaj juraj aktoj.

(2) Se la plenumo de iu deviga unia jura akto devas okazi laŭ unuecaj kondiĉoj, tia jura akto povas havigi al la Komisiono plenumajn agosferojn, respektive en specialaj kaj sufiĉe motivitaj okazoj kaj en okazoj preskribitaj en la artikolo I-39. ankaŭ al la Konsilio de Ministroj.

(3) En la eŭropaj leĝoj oni devas anticipe difini la regulojn kaj ĝeneralajn principojn de la membroŝtata kontrola mekanismo, koncernanta la plenumajn aktojn de la Unio.

(4) La plenumaj aktoj de la Unio povas esti eŭropaj plenumaj dekretoj aŭ eŭropaj plenumaj decidoj.

I-37. artikolo: Komunaj reguloj, koncernantaj la jurajn aktojn de la Unio

(1) Se la Konstitucio aparte ne preskribas, la institucioj determinas mem, konforme al la aplikendaj proceduroj, ke en konkretaj okazoj - konforme al la principo de proporcieco en artikolo I-9. - kiatipan juran akton ili devas alpreni.

(2) La eŭropaj leĝoj, eŭropaj kadroleĝoj, eŭropaj dekretoj kaj la eŭropaj decidoj devas enhavi motivadojn kaj en ili oni devas referenci al ĉiu propono kaj opinio, kiujn preskribas la Konstitucio.

 

I-38. artikolo: Promulgo kaj validiĝo

(1) La eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn, alprenitajn laŭ ordinara leĝdona proceduro, signaturas la prezidantoj de la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio de Ministroj. En ceteraj okazoj tiujn jurajn aktojn signaturas la prezidanto de Konsilio de Ministroj aŭ prezidanto de la Eŭropa Parlamento. La eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn oni devas promulgi en Oficiala Bulteno de la Eŭropa Unio kaj ili ekvalidiĝas en la tago difinita en ili, aŭ manke de tio ili ekvalidiĝos la dudekan tagon post sia promulgo.

(2) La eŭropajn dekretojn kaj la eŭropajn decidojn, ne havantajn apartan rondon de adresitoj aŭ adresitajn al ĉiuj membroŝtatoj, signaturas la prezidanto de tiu institucio, kiu alprenas ilin kaj oni devas promulgi ilin en Oficiala Bulteno de la Eŭropa Unio; ili ekvalidiĝas en la tago difinita en ili, aŭ manke de tio ili ekvalidiĝos la dudekan tagon post sia promulgo.

(3) Pri la ceteraj decidoj oni devas sciigi iliajn adresitojn kaj ili ekvalidiĝas samtempe kun la sciigo.

 

 

II. ĉapitro – Specialaj dispozicioj

I-39. artikolo: Apartaj dispozicioj, koncernantaj la plenumon de komuna ekstera kaj sekureca politikoj

(1) La Eŭropa Unio praktikas komunan eksteran kaj sekurecan politikojn, kiuj baziĝas sur pluevoluigo de reciproka politika solidareco inter la membroŝtatoj, sur identigo de aferoj kun komuna intereso, sur realigo de pli kaj pli ampleksiĝanta konverĝo inter agoj de la membroŝtatoj.

(2) La Eŭropa Konsilio konstatas la strategiajn interesojn de la Unio kaj difinas la celojn de komuna ekstera kaj sekureca politikoj de la Unio. Ĉi tiujn politikojn elformas la Konsilio de Ministroj laŭ strategiaj gvidlinioj, difinitaj fare de la Eŭropa Konsilio kaj konforme al detalaj reguloj, fiksitaj en parto III.

(3) La Eŭropa Konsilio kaj Konsilio de Ministroj starigas la necesajn eŭropajn decidojn.

(4) La komunan eksteran kaj sekurecan politikojn plenumas la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kaj la membroŝtatoj aplikante naciajn kaj uniajn rimedojn.

(5) Ene de la Eŭropa Konsilio kaj Konsilio de Ministroj la membroŝtatoj akordigas inter si en ĉiuj ĝeneralinteresaj eksteraj kaj sekurecpolitikaj demandoj por elformi komunan alproksimiĝon rilate al la demando. La membroŝtatoj devas akordiĝi kun la aliaj membroŝtatoj en la Konsilio de Ministroj aŭ en la Eŭropa Konsilio antaŭ plenumo de iu ajn internaci-nivela ago aŭ devontiĝo tuŝanta la interesojn de la Unio. La membroŝtatoj, pere de sia ago montranta en unu direkton, certigas, ke la Unio estu kapabla validigi siajn interesojn kaj valorojn sur internacia nivelo. La membroŝtatoj devas agi en spirito de reciproka solidareco unu kun alia.

(6) Oni devas regule konsulti la Eŭropan Parlamenton pri la ĉefaj rilatoj kaj bazaj elektebloj de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj, kaj daŭre informi ĝin pri ties formiĝo.

(7) Ĉe akcepto de eŭropaj decidoj, koncernantaj la komunan eksteran kaj sekurecan politikojn, la Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio de Ministroj, escepte de diferencaj okazoj, konstatitaj en parto III., devas proceduri per unuanima decido. La Eŭropa Konsilio aŭ la Konsilio de Ministroj proceduras surbaze de propono de iu membroŝtato aŭ de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, respektive laŭ propono de la ministro pri eksteraj aferoj subtenata de la Komisiono. Ili ne rajtas alpreni eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn.

(8) La Eŭropa Konsilio povas decidi unuanime, ke la Konsilio de Ministroj en okazoj, diferencaj de tiuj, menciitaj en la parto III., rajtas proceduri ankaŭ per kvalifikita plimulto.

I-40. artikolo: Apartaj dispozicioj koncernantaj la plenumon de komuna sekureca kaj defenda politikoj

(1) La komuna sekureca kaj defenda politikoj estas nedisigeblaj partoj de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj. Tiuj ĉi politikoj, apogantaj sin sur civilaj kaj armeaj rimedoj, provizas la Union per operaciaj kapabloj. Tiujn ĉi rimedojn la Unio, konforme al principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj povas uzi por misioj eksteruniaj, pac-konservaj, konflikto-preventaj kaj fortigantaj la internacian sekurecon. La plenumo de tiuj taskoj baziĝas sur kapabloj disponigitaj fare de la membroŝtatoj.

(2) La komuna sekureca kaj defenda politikoj enhavas laŭgradan elformon de komuna unia defenda politiko. Tio, se la Eŭropa Konsilio decidas tiel unuanime, kondukas al komuna defendo. En tiu okazo la Eŭropa Konsilio rekomendas al la membroŝtatoj alprenon de tia decido, konforme al iliaj konstituciaj postuloj.

La politiko de la Unio laŭ tiu ĉi artikolo ne tuŝas la individuan karakteron de sekureca kaj defenda politikoj de la unuopaj membroŝtatoj, respektas la devontigojn - surbaze de la Nord-Atlantika Traktato - de tiuj membroŝtatoj, kiuj vidas realigita sian komunan defendon en Organizaĵo de Nord-Atlantika Traktato, kaj ĝi estas akordigebla kun la komuna sekureca kaj defenda politikoj difinitaj en ties kadro.

  1. La membroŝtatoj - kiel kontribuon al realigo de celoj difinitaj fare de la Konsilio de Ministroj al efektivigo de la komuna sekureca kaj defenda politikoj - disponigas civilajn kaj armeajn rimedojn al la Unio. Tiuj membroŝtatoj, kiuj komune starigas plurnaciajn fortojn, ankaŭ tiujn fortojn povas disponigi al la komuna sekureca kaj defenda politikoj.
  2. La membroŝtatoj entreprenas, ke ili laŭgrade plibonigas siajn armeajn kapablojn. Realiĝos Eŭropa Armiga, Esplora kaj Milita Kapabloevoluiga Agentejo, kies tasko estas konstato de la operaciaj pretendoj, subteno de agoj servantaj kontentigon de tiuj pretendoj, kaj kiu kontribuas al difino - kaj en konkreta okazo - al plenumo de dispozicioj necesaj por fortigi la industrian kaj teknologian bazojn de la defenda sektoro, ĝi partoprenas en difino de eŭropa armiga kaj kapabloevoluiga politikoj, kaj helpas la Konsilion de Ministroj en taksado kaj plibonigo de la militaj kapabloj.

  3. La eŭropajn decidojn, celantajn al plenumo de komuna sekureca kaj defenda politikoj, inkluzive la decidojn, celantajn al iniciato de misioj, menciitaj en tiu ĉi artikolo, la Konsilio de Ministroj alprenas unuanime, surbaze de propono de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj aŭ de iu membroŝtato. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, en konkreta okazo komune kun la Komisiono povas proponi same la aplikadon de naciaj kaj uniaj rimedoj.
  4. La Konsilio de Ministroj por defendi la valorojn kaj validigi la interesojn de la Unio povas komisii grupon de la membroŝtatoj je plenumo de certaj taskoj en kadro de la Unio. Por plenumo de tiaj taskoj oni devas apliki la artikolon III-211.
  5. Tiuj membroŝtatoj, kiuj havas armeajn kapablojn kontentigantajn pli altajn pretendojn, kaj kiuj - konsidere al misioj starigantaj pli altajn postulojn - tiuterene akceptis pli striktajn devontigojn unu kontraŭ la alia, elformas strukturitan kunagadon en kadro de la Unio. Por tia kunagado oni devas apliki la artikolon III-213.