Aktualaj celoj de la Esperanto-movado
(Prelego prezentita en la Balkana Esperanto-Simpozio, Timisoara, Rumanio, 2003 05 02)

Ottó Haszpra


Sinjoro Prezidanto, estimata ĉeestantaro, karaj gekolegoj!
Miaopinie, la Esperanto-movado ĉiam havis kaj ankaŭ nun havas ununuran celon: Disvastigi Esperanton. Disvastigi Esperanton kiel la plej malmultekostan, sed ege efikan ilon, ke ĉiu homo de kiu ajn nacio povu senpere interkomunikiĝi kun kiu ajn homo de kiu ajn alia nacio. Kaj ili povu rekte ekkoni la vivon, kulturon, ĝojon kaj problemojn unu de alia.
Nuntempe tiu celo preskaŭ ne estas menciata. La plej granda movada organizaĵo la Universala Esperanto-Asocio havas celo-triopon: Informado, instruado, aplikado. (Mi aldonus ankoraŭ: evoluigo.) Ĉi tiuj tamen estas nur iloj por realigi la celon, la disvastigon. Kaj la movadon (gvidantojn kaj membrojn) oni povas prijuĝi nur, ĉu ĝi povis uzi tiujn ilojn por vere kreskigi la disvastigitecon de la lingvo.
En la nuntempo tamen aperas cirkonstancoj kiuj donas urĝajn taskojn, kiel aktualajn specialajn celojn.
Ni vivas en la historia epoko, kiam pli kaj pli multaj landoj kaj nacioj (gentoj) kaj ties civitanoj volas unuiĝi kaj pluevoluiĝi en granda komuna lando, la Eŭropa Unio, kvankam samtempe volas konservi siajn lingvojn, kulturojn kaj aliajn karakterizaĵojn. Ili plu havus siajn familiojn, parencojn, gentojn, regionojn, diversajn komunumojn k.a. propraĵojn, kaj ankaŭ siajn patriojn kaj gepatrajn lingvojn. Ĉio ĉi havos lokon en la nova komuna patriego, la Eŭropa Unio.
La Eŭropa Unio havos do unuopulojn, familiojn, parencojn, gentojn, regionojn, diversajn komunumojn k.a. propraĵojn, ĝi mem estos komuna patrio de ĉio ĉi, sed ankoraŭ ne havas komunan lingvon. Mi havas la firman opinion, ke EU devas havi komunan lingvon, kaj tiu lingvo devas esti Esperanto, ĉar ĝi estas la optimuma elekto inter ĉiuj aliaj. Pri tio la situacio tamen estas tre konfuziga.
Estas klare, ke por kompreni aligentanojn, iun lingvon oni devas lerni. Samtempe oni devas sekvi la principon de eviti ĉiaspecan diskriminadon, ĉu politikan, ĉu ekonomian inter la diversgentanoj, do inter la denaskaj parolantoj de diversaj lingvoj. Samtempe oni devas protekti la gepatrajn lingvojn, kiel kulturan heredaĵon kaj plej efikan ilon de la instruado de la junaj generacioj. Esperantistoj diras, ke Esperanto estas facile lernebla, kaj havas sufiĉe ampleksan tradukitan kaj originalan literaturon, eĉ iom da fakliteraturo, kiuj pruvas, ke ĝi estas taŭga esprimi precize ĉion, kion naciaj lingvoj povas. Pro ĝia facileco ĝi ne forprenas energion de la lernado, uzado kaj kultivado de la gepatraj lingvoj. Ne kaŭzas diskriminacion inter homoj, gentoj aŭ landoj, ja ĉiuj devas dediĉi pli malpli egalan laboron al ĝia lernado.
Tamen la kontraŭuloj diras, ke nur nacia lingvo estas tiom evoluinta, ke ĝi povu plenumi la rolon de intergenta komunikilo. Argumentado kontraŭ tio estas malfacila, ĉar la movado tute neglektis la prilaboron de la argumentado, rilate al la mezuro de la politika diskriminacio, al la kvanto de la ekonomia diskriminacio, la endanĝerigo de la gepatraj lingvoj ktp. kiel naturaj sekvoj de la elekto de unu aŭ du naciaj lingvoj al tuteŭropaj komunikiloj.
Do unu tre grava momenta celo estas prilabori tiujn argumentojn, kiuj ne povu esti neglekteblaj, ne povu esti rifuzeblaj, kiam oni decidas, kiu lingvo estu la komuna lingvo de Eŭropo.
Mi prezentas al vi nur unu aferon, la naturajn kostojn de la lingvolernado kaj ties financan ekvivalenton.
Surbaze de miaj propraj spertoj kaj sporade troveblaj informeroj, mi trovis, ke sistema lernado (= koncentrita laboro nur por lerni la lingvon, do ekz. gazet- aŭ romanlegado, radioaŭskultado ne apartenas al ĝi) de t.n. natura lingvo, do genta aŭ nacia lingvo, mezgrade komplika, postulas de averaĝkapabla homo ĉ. 2000 laborhorojn pasigitajn parte en kurso, parte aŭ tute kun privata instruisto, kaj parte aŭ tute en formo de memlernado. Tiu tempo estas ĉ. unu kompleta laborjaro. Sistema lernado de Esperanto bezonas ĉ. 200 laborhorojn, t.e. ĉ. dekonon da laborjaro, t.e. unu iom streĉitan labormonaton. Tiu sistema lernado povas daŭri plurajn jarojn aŭ monatojn, ja lerni ĉiutage dum 8 horoj nur unu aferon estas por la plej multaj homoj, precipe junuloj maltorelebla. Tamen la necesa sumo de la horoj estas tiuj, kiujn mi menciis.
EU sekvontjare jam havos loĝantaron de 500 milionoj da homoj. Kaj la nombro de la novnaskitoj ĉiujare estos ĉ. 7 milionoj da beboj. Tiun lastan nombron ni povas konsideri la nombro de unu unujara juna generacio, kiu devas lerni fremdan lingvon, krom la gepatra.
Laŭ la decido de la Eŭropa Konsilio ĉiu devas scii minimume du fremdajn lingvojn krom la gepatra.
Lerni duan fremdan lingvon postulas iom malpli da horoj ol lerni la unuan. Do lerni du naturajn lingvojn postulas 2000 + 1600 = 3600 laborhorojn fare de ĉiu lernanto. Tio estas la prisilentita sekvo de la decido de la Eŭropa Konsilio.  La financa valoro de tiu tempo estas kalkulebla per iu konvena salajro. Ni prenu 5  eŭrojn per horo. Do la tuta sumo, kiun la lernanto dediĉas al lingvolernado egalas al 18.000 eŭroj. Tion pagas li aŭ ŝi mem, aŭ liaj gepatroj, aŭ la ŝtato, t. e. la socio, do la laborantoj aŭ enspezuloj, en formo de imposto.
Se en ĉiu jaro 7 milionoj da junuloj aperas kun tiu dulingva scio, ilia antaŭa lingvolernado konsumis sume 7.000.000 x 3600 = 25,2 miliardoj da laborhoroj. Ties financa valoro estas 126 miliardoj da eŭroj ĉiujare. Certe estas ankaŭ rektaj financaj kostoj, ja la instruistoj kaj ties institucioj ne laboras senpage. Ni aldonu modeste nur 10%-ojn. Do la fina sumo estas rondcifere 140 miliardoj da eŭroj ĉiujare. Sed ĉar lerni du fremdajn lingvojn estas la minimuma postulo de la Eŭropa Konsilio, mi menciu, ke sistema lernado de tri lingvoj postulus 2000 + 1600 + 1400 = 5000 laborhorojn de ĉiu lernanto, kaj ties egalvaloro por la tuta unujara generacio estus 193 miliardoj da eŭroj. Kompare mi mencias, ke la buĝeto de la Eŭropa parto de NATO en la jaro 2000 estis  ĉ. 165 miliardoj da eŭroj.
Ni konsideru la koston de la sistema lernado de Esperanto. La natura kosto estas, kiel mi diris, ĉ. 200 laborhoroj por lernanto. Por 7.000.000-oj da lernantoj tio egalas al 1,4 miliardoj da laborhoroj ĉiujare, kiu ekvivalentas al 7 miliardoj da eŭroj. Aldonante 10%-ojn por instruado, la fina sumo estas 7,7 miliardoj da eŭroj/jaro, kio estas nur 4,7%-oj de la menciitaj 165 miliardoj de la NATO-buĝeto.
Se la socio kovras tiujn kostojn, ni devas konsideri, ke ĉ. 200 milionoj da homoj havas pagatan laboron en EU. La aliaj estas familiaj membroj, pensiuloj aŭ senlaboruloj. Tamen la ĉ. du laborjara lernado de du naturaj lingvoj reduktas la nombron de la laborantoj  per  2 x 7 milionoj al 186 milionoj. La dekonjara lernado de Esperanto reduktas la nombron de la laborantoj per 0,1 x 7 milionoj al ronde 199 milionoj.
Do se ĉiuj lernas nur du fremdajn lingvojn, tio ŝarĝas la laborantajn enspezulojn per imposto de ĉ.  140.000.000.000/186.000.000 =
= 753 eŭroj/enspezulo/jaro.
Se ĉiuj lernas Esperanton, la imposto estos 7.700.000.000/199.000.000 =
= 39 eŭroj/enspezulo/jaro.

En la menciitaj kazoj ne ekzistas diskriminacio. Sed en la praktiko la evoluo montras, ke la anglalingvanoj (de Britio kaj Irlando) lernos nenian alian lingvon (escepte de sia lingva elito). Do ili pagos neniom da mono kaj perdos neniom da tempo pro lingvolernado (eĉ gajnos de la multegaj lingvolernantoj eksterlandaj). En la aliaj landoj ĉiuj lernos la anglan kaj kelkaj ankaŭ ian alian. Pro tio oni povas diri, ke du jaroj de la neangloj estos perditaj el ilia aktiva laborperiodo, aŭ ke ili forlasos studojn (konsumantajn 2000 laborhorojn) pri matematiko, fiziko,  informadiko, natursciencoj, fakaj konoj, do ili estos malpli valoraj laborantoj, kiam ili finas la lernejon. Tio grave efikas la konkurskapablon kaj la vivnivelon de la neanglaj landoj kompare al tiu en la anglalingvaj landoj. Tio estas daŭra diskriminacio, ĝis la neangloj fine komprenas ke ili devas forlasi la gepatrajn lingvojn kaj fari la anglan sia denaska lingvo.
La ekonomia vidpunkto estas tre grava por la optimuma elekto de la komuna lingvo de EU. Do la nova kaj aktuala celo de la movado estus: ege intense kaj profunde okupiĝi pri la ekonomia flanko de la lingvolernado, pri kiu mi provis fari certe nekompletan skizon ĉisupre, sed ankaŭ pri la lingvaj kostoj de la komercaj, industriaj kaj aliaj entreprenoj, diversaj sciencaj institucioj ktp. La movado devos vaste kaj intense utiligi la ekonomiajn argumentojn en sia propagando kaj informado pri Esperanto. La afero estas urĝa, ĉar la decido estas jam sursojle kaj ĉiu perdita tago signifas perditan batalon.
Dankon pro via atento.