Deklaro de la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio: pri Esperanto, kiel vivanta lingvo



Al la direktoro de Lingvoscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio la 5-an de januaro 2004 alvenis la letero de la ¤efsekciestro de Ministerio de Instruado skribita la 15-an de decembro 2003, en kiu estas petita de ni deklaro pri nia starpunkto. La esenco de la demando, kiun enhavas la letero estas: ĉu Esperanto estas vivanta lingvo laª la prijußo de la Lingvoscienca Instituto.

Zoltán Bánréti vicdirektoro respondis la demandon (kiel reprezentanto de la Lingvoscienca Instituto) la 6-an de januaro 2004.

„La gvidaj kunlaborantoj de la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio, havas la unuaniman opinion, ke Esperanto apartenas al la kategorio de vivaj fremdaj lingvoj. Krome, laª pli akurata priskribo kaj klasifiko, kiu konsideras la nunan staton kaj la historion de la lingvo Esperanto, Esperanto estas

a.) altgrade normigita
b.) forte socialiĝinta
c.) ne etna vivanta lingvo,

kiu en sekundara lingva komunumo plenumas ¤iun lingvan funkcion, kaj samtempe ßi funkcias ankaª kiel pera lingvo.”

Kiel estas legeble en la sekva alineo: - „ La supre menciitaj respegulas la sciencan starpunkton de nia instituto. Kiel esplorinstituto, nature ßi ne disponas pri oficiala agosfero, tial konkludi pri la kvalifikaj postuloj estas tasko de la Instrua Ministerio, kaj la Akredita Korporacio pri la Lingvoekzamenoj.”

La tekstoferma dato: BudapeÙto, la 6-an de januaro, 2004.
 
 

Esperantigita de János Sárközi